Nova Muziko

La supernocio Nova MuzikoKlasika muziko de la 20-a jarcento difinas variajn kompontendencojn de la arta aŭ "serioza" muziko de la 20-a kaj 21-a jarcentoj. Muzikĵurnalisto Paul Bekker en sia prelego "Neue Musik" (1919) analizis tendencojn de tiutempe aktuala muzika kreado kaj do en la germanlingva sfero elformiĝis la termino Nova Muziko. Poste la terminon plifirmigis ĝia uzado en ĵurnalismo, muziksciencaj diskutoj kaj tio, ke ĝin akceptis komponistoj, interpretistoj kaj, laste, la publiko. Konforme al tio, pligrandiĝis signifo de tiu ĉi nocio.

Elektroakustika muziko estas termino por Nova Muziko, kiu utiligas metodojn de elektronika sonproduktado aŭ estis elektronike transformita. La termino prezentas arnomon de diversaj muzikaj konceptoj, kiu dum la paso de kontinua kompozicia evoluo kaj malsama estetika diferencigo tutmonde disvastiĝis kaj establiĝis. Al la muzikaj konceptoj apartenas inter aliaj la Konkreta Muziko kaj la elektronika muziko de la Kolonja Skolo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search